Table of Contents

Ĉe la kurso

A: Ĉu ĉi tiu seĝo estas libera?

E: Jes, bonvole sidiĝu. Ĉu vi memoras la fervoran instruiston por Esperanto? Li geedziĝis kun sia lernantino

A: Ĉu vere? (Instruisto paŝis en la ĉambron)

I: Bonan vesperon! Kien vi iris hieraŭ?

A: Mi havis ekskurson unutagan. Mi iris al la muzeo kaj centro de la urbo antaŭtagmeze, kaj restis en mia ĉambro de la hotelo kaj aŭskultis muzikon posttagmeze.

I: Kiom da jaroj vi havas? Ĉu vi estas studentino?

A: Ne, mi estas oficistino dudek ses jaraĝa, kaj hodiaŭ estas ĝuste mia naskiĝtago.

I: Ho, gratulon! (malgrandvoĉe al Amiko)

E: Amiko, momente pruntedonu paperon kaj skribilon. Ĉar mi volas sendi la fotojn al vi, bonvolu sciigi vian kongresnumeron por serĉi vian adreson en la kongreslibro.