Puphejmo 인형의 집

N: Kaŝu bone la jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu ĝin antaŭ la vespero, kiam ĝi estos ornamita. (al la portisto; elprenante la monujnon) Kiom?

P: Kvindek oerojn

N: Jen unu krono. Ne, prenu la tuton. (La portisto dankas kaj foriras. Nora fermas la pordon. Ŝi daŭre ridas mallaŭte kaj kontente dum ŝi deprenas la supervestojn)

N: (prenas papersaketon kun makronoj el la poŝo kaj manĝas kelkajn ; poste ŝi iras piedpinte kaj ŝtelaŭskultas ĉe la pordo de sia edzo) Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la dekstra tablo)

H: (en sia ĉambro) Ĉu estas la alaŭdeto, kiu kvivitas tie?

(자기 방에서) 작은 종달새가 거기서 지저귀는가?

N: (malfermante kelkajn paketojn) Jes, estas

(몇 개의 봉지를 열면서) 예, 그래요.

H: Ĉu estas la sciureto, kiu ĉirkaŭkuras tie?

거기 돌아다니는 작은 다람쥐가 있는지요?

N: Jes

H: Kiam revenis la sciureto!

언제 작은 다람쥐가 다시 왔소?

N: Ĵus num! (metas la saketon kun makronoj en la poŝon, kaj viŝas sian buŝon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi aĉetis

이제 막. (마크론이 든 작은 봉지를 주머니에 넣고 자기 입을 닦는다.) 토르발드씨 이리와요. 그리고 내가 산 것을 보세요.

H: Ne ĝenu min! (iom poste ; malfermas la pordon, rigardas, tenante plumon) Aĉetis, vi diras? Ĉion ĉi? Do mia disipa birdeto flirtis denove malŝparante monon!

귀찮게 하지마! (조금 뒤 ; 문을 연다. 펜을 쥐고 바라본다) 샀다고 당신 말하나? 이 모두를? 그러면 내 낭비벽의 작은 새가 다시 돈을 마구 쓰며 날아다녔군!

N: Jes, sed, Torvald, ĉi-jare ni vere povas iom senbridiĝi. Estas ja la unua julfesto, kiam ni ne bezonas ŝpari.

예, 그러나 토르발드씨 금년에 우린 참으로 속박되지 않을 수 있어요. 우리가 저축할 필요가 없는 때로서 이야말로 첫 크리스마스축제이지요.

H: Nu, nu! Malŝpari ni ne povas.

원 참! 낭비하는 것, 우린 할 수 없소

N: Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malŝpari, ĉu ne? Nur etan iometon. vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, multe da mono.

하지만 토르발드씨 조금은 우리 지금 낭비할 수 있죠, 안 그래요? 단지 작고 조금을, 당신은 실로 많은 봉급을 받을 것이고, 돈을 많이 벌 것입니다.